Mickey Mouse Club

Mickey Mouse Club
televida serio
Originala titolo The Mickey Mouse Club
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro porinfana televida serio
Aktoroj Doreen Tracey • Cheryl Holdridge • David Stollery • Cubby O'Brien • Bonnie Lynn Fields • Sherry Alberoni • Johnny Crawford • Jimmie Dodd • Julius Sumner Miller • Karen Pendleton • Lonnie Burr • Kevin Corcoran • Roberta Shore • Roy Williams • Tommy Cole • Tim Considine • Sharon Baird • Britney Spears • Don Grady • Bobby Burgess • Mickey Rooney Jr. • Judy Nugent • Paul Petersen • Darlene Gillespie • Annette Funicello • Alvy Moore • Patricia Morrow • Tommy Kirk • J. Pat O'Malley • Billie Jean Beanblossom • Josh Ackerman • Nancy Abbate • Christina Aguilera
Amplekso
Sezonoj 14
Epizodoj 360
Elsendo
Elsendita 3 okt. 1955 – 1959
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

The Mickey Mouse Club estas usona varietea televidprogramo kiu estis elsendita nekontinue el 1955 ĝis 1996 kaj revenis en 2017 al la amaskomunikiloj. Kreita de Walt Disney kaj produktita de Walt Disney Productions, la programo estis televidita dekomence por kvar sezonoj, el 1955 ĝis 1959, fare de ABC. Tiu origina produkto prezentis regulan, sed ŝanĝantan junularan prezentistaron. ABC elsendis tion vespere dum la sezono 1958–1959, tuj post "American Bandstand". La programo estis revivigita tri fojojn post sia komenca apero de 1955–1959 en ABC, unuafoje el 1977 ĝis 1979 por kanaalro kiel The New Mickey Mouse Club, poste el 1989 ĝis 1996 kiel The All-New Mickey Mouse Club (konata por sekvantoj ankaŭ kiel MMC el 1993 ĝis 1996) kaj estis elsendita nur per la kanalo de kabla televido nome The Disney Channel, kaj denove en 2017 fare de Club Mickey Mouse elsendita nur per interreto.

Mickey Mouse mem aperis en ĉiu elsendaĵo, ne nur en eksmodaj kartunoj origine faritaj por elsendo en kinejoj, sed ankaŭ en la malfermaj, intervalaj, kaj fermaj segmentoj faritaj speciale por la programo. Kaj en la eksmodaj kartunoj kaj en la novaj animaciaj segmentoj, Mickey ricevis voĉon de sia kreanto Walt Disney. (Disney estis dekomence farinta tiujn voĉojn por la rolulo por kinejoj el 1928 ĝis 1947 antaŭ esti anstataŭita per la sonefekta artisto Jimmy MacDonald.)


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search